Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. Volontege.

A. Kiom vi kalkulas por la maklero?

B. Duonon por milo, pojare, de la nominala valoro de |’ paperoj; komencita jaro estas kalkulata kiel plena.

A. Mi konsentas pri viaj kondiĉoj. Ĉu mi devas pagi kontante la unue pagotan makleron?

B. Tio ne estas necesa. Ni debetos vian konton kaj deprenos poste la sumon ĉe la kontreguligo.

A. Kiel mi ricevos la procentaĵojn?

B. Ni detranĉos ĉiun kuponon ĉe le pagdato kaj enkasigos la sumon, kiun ni enskribos en vian krediton, avizante vin. Vi tiam povos laŭvole disponi pri via kredit-havo.

A. Kion vi komprenas per "laŭvole"?

B. Mi volas diri, ke vi povos enkasigi la monon rekte ĉe nia pagejo aŭ sendigi ĝin poŝte, laŭ via bonplaĉo, Vi ankaŭ povos transportigi la sumojn en la krediton de alia firmo aŭ transdonigi ilin al iu persono, kiu havas negocajn rilatojn kun ni.

A. Tio ĉi estas tre praktika kombino, kaj mi gin uzos lat la cirkonstancoj. Mi do revenos post duona horo.

A. (revenante post kvarona horo). Mi povis fini mian aferon pli rapide ol mi pensis. Ĉu mi jam povas ricevi la depon-atestojn?

B.(donas ilin). Jen ili estas, Sinjoro. Mi esperas, ke vi havos plenan kontentecon pri viaj rilatoj kun nia firmo, kaj ke vi fariĝos fidela kliento nia.