Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. Laŭ nia regularo la deponantoj devas prezenti, kune kun ĉiu valoraĵo, liston kun la numeroj, jaroj, kaj pagdatoj de la procentaĵoj.

A. Ĉu vi havas specialajn formularojn por tio?

B. Jes, Sinjoro. Jen kelkaj. Sur la tablo, en la angulo maldekstre, vi trovos inkon kaj plumojn. Havu la afablecon, starigi la liston tre precize kaj poste ĝin doni al mi; mi mem poste plenigos la ceterajn rubrikojn.

A. (prenante la formularon). Dankon. (Li iras al la montrita tablo kaj revenas post momento.) La listoj estas pretaj, Sinjoro. Mi esperas, ke ili estas laŭregule faritaj.

B. Bonvolu sidiĝi momenton, mi tuj revizos ilin. (Komparinte la listojn kun la paperoj.) Tre bone, Sinjoro, ĉio en ordo. Se vi havas la bonecon, ankoraŭ iom atendi, vi povos kunpreni la depon-atestojn.

A. Kiom da tempo ĝi postulos ĉirkaŭe?

B. Dudek minutojn ĝis duonon da horo.

A. Tio estas iom longa.

B. Se vi eble havas ion por fari en la proksimeco, vi povus tien iri por eviti perdon de tempo. La depon-atestoj estos pretaj, kiam vi revenos.

A. Ĝis kioma horo via oficejo estas malfermita?

B. Ĝis la unua posttagmeze.

A. Tre bone, tio estas tre konvena. Mi revenos iom pli malfrue. Permesu al mi ankoraŭ kelkajn demandojn.