Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. (ridetante). Tiuj objektoj estas liberigitaj de limdepago. Ĉu nenion alian?

F-ino F. Ne, Sinjoro, en tiu saketo mi havas ankoraŭ du paketojn da cigaredoj por mia frato.

A. Por ili vi devas pagi laŭtarife. (Ŝi pagas.) Kaj en viaj vestaĵoj, Ĉu vi havas nenion impostotan ?

F-ino F. Mi? Ne.

A. Bone, vi povas iri.

F-ino F. (elirante, al si mem). Li ne vidis la poŝhorloĝon kaŝitan en mia korsaĵo. Mi faras hodiaŭ bonan profiton.


En bankoficejo
A. rentulo; B., bankoficisto.

A. Bonan tagon.

B. Bonan tagon, Sinjoro. Kion vi deziras?

A. Mi deziras scii, ĉu mi povas deponi valor-paperojn en via instituto?

B. Ni akceptas depone kaj prizorgas ĉiu- specajn valor-paperojn, kondiĉe ke oni donu ilin al ni malfermite. En mala okazo vi devus vin turni al nia sekcio por fermitaj deponaĵoj, strato...

A. Temas nur pri malfermita depono, Mi do venis al la ĝusta adreso.

B. Ĉu vi havas la paperojn kun vi?

A. Jes, jen ili. (Li eltiras diversajn valorpaperojnel sia poŝo kaj transdonas ilin al la oficisto.)