Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/22

El Vikifontaro
Estis problemo provlegante ĉi tiun paĝon

E. Vi ne havas la rajton forpreni la poŝhorloĝon.

B. Juĝisto decides, ĉu oni gin konfiskos aŭ ĉu vi pagos punmonon. Atendante ni gardas la pruvilon.

E. Tio estas maljusta. Mi protestas.

B. Protestu, kiom ajn vi volos, wi ekscios, kiom ĝi kostas por trompi la ŝtaton. Nun ni ankoraŭ esploros viajn poŝojn.

E, Abomene! (Oni traesploras kaj tiras iom, post iom el la poŝoj alian poŝhorloĝon, cigaredojn kaj cigarojn.)

B. Via afero estas pli grava ol ni pensis. Vi estas elmetita al severa puno. Diru vian nomon, antaŭnomon kaj precizan adreson.

E. Mi rifuzas.

B. Tiam vi estos arestata.

E. Ne necese, mi submetiĝas. Mia nomo estas Julio Emilo E..., loĝanta en X.

B. Cu vi havas leteron adresitan al vi aŭ alian legitimigan skribaĵon por certigi la verecon de via diro?

E. La parolo de honesta homo devus sufiĉi (Ridoj). Jen mia vizit-karto.

B. Bone. Via diro estas vera. Restu al mia dispono.

E. (elirante). Alian fojon mi estos pli sin gardema, (Intertempe A. pridemandas Fraŭlinon F.)

A. Ĉu vi havas ion impostotan, Fraŭlino ?

F-inoF.(iom konfuza). Ne,Sinjoro. Aŭ pli vere jes. Mi havas ĉokoladon kaj kelkajn frandaĵetojn