Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

enkonduki ilin sub nia nazo aŭ per kaŝitaj vojoj. Ĉiuokaze, ili trapasas la landlimon nekaptite. (La vagonaro alvenas, la vojaĝantoj eliras kaj venas al la doganejo.)

B. (al la unua), Ĉu vi havas ion por deklari, Sinjoro?

D. Ne.

B. Malfermu vian valizon.

D. Ho, ne penvaloras. Ĝi entenas nur uzitajn vestaĵojn kaj kelkajn objektojn por la vojaĝo.

B. Malfermu tamen, mi diras, kaj rapide.

_ D. Nu, jen! Sed estu pli gentila, mi petas; mi ja ne estas krimulo.

B. (Trarigardas kaj malordigas la tutan enhavon de la valizo.) En ordo, vi povas trairi. (Li faras per kreto signon sur la valizo.)

E. (humila). Mi havas tute nenion por deklari, Sinjoro doganisto, kiel vi mem povas konstati. (Li larĝe malfermas sian valizon sur la tablo.)

B. (malkonfidema, mallaŭte). Via afableco ŝajnas al mi suspektinda, Sinjoreto! (Li esploras la tolaĵon kaj eltiras oran poŝhorloĝon.) Ho, ho! Kio do estas tio ĉi?

E. (ridetante), Poŝhorloĝo.

B, (severe). Jes, jes, mi jam vidas, Sed vi asertis, ke vi havas nenion por deklari.

E. Mi volas klarigi, Estas nur donaco por nia karulino, kaj mi esperis pasigi ĝin senpage. Jen la tuta afero.

B, Mi komprenas! Nu, Sinjoro, via karulino ne ricevos sian donacon; mi konfiskas la poŝhorloĝon kaj faras protokolon kontraŭ vi.