Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. (turnante sin al S-ro D., kiu pasas), Pardonu, Sinjoro, ĉu vi konas S-ron Z., negociston?

D. Ĉu la S-ron Z., kiu loĝas en la X-strato?

A. Jes, tiun ĉi.

D. Estas tre malproksime de tie ĉi.

A. Tiam mi eble havos penon por trovi lian loĝejon?

D. Ne, sed vi devos multe marŝi, Iru dekstren tra la strato apud tiu fontano. Vi iros ĝis la fino. Tie ĉiu persono montros al vi la X-straton, kiu komenciĝas tute proksime. La magazeno de S-ro X. estas en la tria domo.

A. Sinceran dankon pro via afabla sciigo. (Li daŭrigas sian vojon. Alveninte ĉe la stratfino, li ekvidas la nomon de la X-strato kaj tuj poste la ŝildon de la magazeno Z. Li alvenis al la celo.)


Ĉe la dogana oficejo
A., dogana oficejestro; B., dogana oficisto; C., D., E., F., vojagantoj.

A. Atentu oficistoj! La vagonaro alvenas nun. La vojaĝantoj tuj venos por la dogana vizito. Mi petas vin, esti hodiaŭ tre atentaj, ĉar, laŭ ricevita raporto, aro da lertaj kontrabandistoj vojaĝas en nia regiono.

B. Bone, ni malfermos la okulojn. Kio estas ilia kontrabandaĵo?

A. Ĉiuspecaj komercaĵoj, poŝhorloĝoj, tabako kafo. Oni ne scias, ĉu ili sukcesas kontrabande