Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. Koran dankon pro via komplezo, Sinjoro. (La interparolantoj salutas sin reciproke; A. iras rekte antaŭen ĝis la kvina strato maldekstre; tie li alparolas S-ron C.)

A. Permesu, Sinjoro, ĉu tiu ĉi estas la vojo al la urbodomo?

C. Jes, sed se vi ne konas la domon, mi timas, ke vi ĝin iom malfacile trovos.

A. Oni ĵus diris al mi la malon. Ĉu vi eble konas iun, kiu povus konduki min tien?

C. Mi ĝuste devas tien iri, mi akompanos vin.

A. Tre afabla vi estas, kaj mi dankas. (Ambaŭ iras kune.) Oni diris al mi, ke la urbodomo distingiĝas per originala arĥitekturo.

C. Pli-malpli; la fasado sur la strata flanko estas tre simpla. La ĉefa fasado rigardas al placo sur la alia flanko.

A. Sed ĉu ne estas super la ĉefpordo frontono kun la urbaj insignoj?

C. Jes, vere; sed per la tempo ĝi iom elviŝiĝis; vidu mem.

A. Efektive, de tie ĉi la konstruaĵo ne prezentas ion eksterordinaran. Permesu, ke mi ankoraŭ uzu vian servemon. Ĉu vi povus diri, kie estas la X-strato?

C, Mi bedaŭras, ne povi informi vin. Mi ne loĝas en tiu ĉi kvartalo kaj ne konas ĉiujn stratnomojn.

A. Vi tamen eble konas la magazenon de S-ro Z.?

C. La nomo estas al mi tute nekonata, sed vi sendube trovos iun, kiu montros la vojon. adiaŭ, Sinjoro!