Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

S-ro B. Mi preferas, kiam ĝi enhavas kaporerojn.

S-ro C. Kelnero, kial vi ne ŝanĝas miajn forkon kaj tranĉilon?

Kelnero. Pardonu, mi forgesis preni vian manĝilaron.

S-ro B. Vi do pasigas vian vivon forgesante! Tamen vi certege ne forgesos alporti al mi la fakturon.

Kelnero. Tuj, Sinjoro.




Serĉado de adreso
A., nove alveninta vojaĝanto; B., C., D., pasantoj.

A. (levante la ĉapelon, al pasanta B.), Pardonu, Sinjoro, ĉu mi povas peti de vi informon ?

B. Volonte, kion vi deziras?

A. Mi devas iri al S-ro Z., X-strato. Ĉu vi povus diri al mi, kien mi devas direkti min.

B. Tre facile. Iru rekte antaŭen ĝis la kvina strato maldekstre kaj marŝu laŭlonge tiun ĉi lastan ĝis la urbodomo.

A. Kiel mi ekkonos la urbodomon?

B. La konstruaĵo rimarkiĝas per sia originala arĥitekturo. Vi vidos super la ĉefpordo frontonon kun la urbaj insignoj.

A. Kaj de tie, kien mi iros?

B. Vi certe trovos iun, kiu montros al vi la vojon. La X-strato estas sufiĉe malproksima, sed la domo Z, estas tre konata en la kvartalo.