Kelnero. Bone, Sinjoro. (Li foriras. Oni ĵus alportis la supon.)
S-ro B. Tiu ĉi supo estas tute sengusta. Kelnero, salon!
S-ino A. (komplezema). Jen la salujo, Sinjoro.
S-ro B. Mi bedaŭras, Sinjorino, ke vi havas la penon, kaj mi dankas pro via afableco.
S-ino A. Vere ne meritas.
S-ro B. Ĉu vi prenas salon, Sinjorino?
S-ino A. Ne, dankon, laŭ mia gusto la supo estas sufiĉe spicita.
S-ro B. Mi ne opinias same. Pri gustoj kaj koloroj ne disputu, ĉu ne vere? Kaj vi, Sinjoro, ĉu vi deziras, ke mi pasigu al vi la salujon?
S-ro C. Koran dankon, ne; jam enestas tro da salo. Sed bonvolu doni al mi la raspitan fromaĝon.
S-ro B. Tre volonte, Sinjoro.
S-ro C. Mi tre dezirus scii, kiu estas la hodiaŭa menuo.
S-ino A. Oni jam forprenis la karton, sed mi memoras: almanĝaĵoj, salmotruto, rostbifo kun pizoj, kokidaĵo kun salato, glaciaĵo, fromaĝo ktp.
S-ro C. Mi estas al vi danka pro viaj informoj, Sinjorino. Kelnero, donu do al mi dentopurigilon.
S-ro B. Kaj al mi botelon da glacia akvo; mi trinkas nur freŝan akvon.
S-ro C, La fiŝo estis bonega.
S-ino A. La saŭco fakte estas bone farita kaj ĝustamezure spicita.