Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
En restoracio
Ĉe komuna tablo;


S-ino A., S-roj B. kaj C., vojaĝantoj.


S-ino A. Kelnero, kiam vi alportos al mi la botelon da minerala akvo, kiun mi mendis?

Kelnero. Pardonu, Sinjorino, mi ĝin tute forgesis. Tuj mi alportos ĝin.

S-ro. B. Kelnero, donu al mi botelon da Rejna vino.

Kelnero. Tuj, Sinjoro.

S-ro C. Kelnero, donu la vin-karton,

Kelnero. Jen ĝi estas.

S-ino A. Kelnero, alportu do manĝokarton. Vi ne metis unu ĉe tiu ĉi tablofino.

Kelnero. Mi bedaŭras tiun forgeson, Sinjorino. Jen menuo, pardonu.

S-ino A. Ĉu ni estos fine servataj hodiaŭ aŭ ne? Al mi urĝas, kaj de pli ol kvarona horo mi atendas la supon.

Kelnero. La supo alvenos post momenteto, kaj mi petas vin, pacienciĝi ankoraŭ unu minuton.

S-ro C. (rigardinte la vinkarton). Ĉiuj tiuj vinoj estas tro karaj. Ĉu vi ne havas ordinaran vinon?

Kelnero. Ni ne donas ĝin ĉe komuna tablo.

S-ro C. Tiam mi ne trinkos vinon.

Kelnero. Ni havas bonan Burgonjan vinon, po 80 spesdekoj por botelo.

S-ro C. Alportu duonan botelon.