Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. (ekrigardas ĝin). Ĝuste. Jen bankbileto de cent frankoj, bonvolu ĝin ŝanĝi.

B. Ĉu vi ne havas monerojn?

A. Ne sufiĉe. Redonu al mi oron, mi petas, se vi havas.

B. Tre volonte.

A. Ĉu nenio alvenis por mi?

B. Mi kredas, ke ne. Mi iras vidi. (Revenas kun ilustrita poŝtkarto.) Jes, alvenis tio ĉi, sed nenio alia.

A. Dankon. Se eble alvenos ankoraŭ io por mi, mi petas sendi ĝin al hotelo "Tri Reĝoj" en Z.

B. Mi prizorgos tion.

A. Adiaŭ, Sinjoro.

B. Aŭ, pli bone, ĝis la revido. Espereble vi revenos al ni ĉe la proksima travojaĝo en nia urbo.

A. Tute certe. Mi estas tre kontenta pri mia restado ĉe vi.

B. Mi ĝojas. Ĝis revido kaj feliĉan vojaĝon.

A. (alveninte ĉe la stacidomo, al la pordisto). Ĉu ĉiuj miaj pakaĵoj estas enregistritaj?

C. (transdonante la ricevateston). Vidu mem, Sinjoro.

A. Vi estas komplezema homo. Jen por vi.

C. Koran dankon, Sinjoro.

A. Nur ne forgesu veki min alian fojon je la dirita horo.

C. Kiam la Sinjoro revenos, li jam vidos, ĉu mi ne vekos lin ĝustatempe; eĉ duonan horon pli frue, se li deziras.

A. Nu, tio estus iom tro da fervoro. Adiaŭ!