Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
IV. La forvojaĝo
La samaj personoj.


A. (kiu sonorigis). Volu diri al la pordisto, ke li prenu miajn pakaĵojn, Mi forveturos per la vagonaro de sesa tridek kvin.

F-ino D. Mi tuj faros. (Si volas foriri.)

A. Atendu momenton. Jen via trinkmono.

D. Sinceran dankon. Vi estas tro bona, Sinjoro.

A. Atendu ĝis kiam vi scios, kiom vi ricevas antaŭ ol protesti. (D. eliras, la pordisto alvenas.)

C. Kion vi deziras, Sinjoro?

A. Portu miajn pakaĵojn al la stacidomo kaj enregistrigu ilin por Z. per vagonaro de la 6a 35. Jen du frankoj por la kostoj.

C. Kie mi redonos al vi restantan monon?

A. Sur la perono. Mi estos tie post dek minutoj. Prizorgu bone la enregistrigon kaj ne perdu la bileton.

C. Vi povas esti trankvila, Sinjoro. Mi prizorgos la aferon, kvazaŭ ĝi estus por mi. (Li foriras.)

A. (malsuprenirinte al la oficejo). Volu peti la mastron, ke li venu tien ĉi.

B. Jen mi estas por via servo. Kion vi deziras?

A. Pagi mian fakturon. Mi forvojaĝos post dudek minutoj.

B. Jam tiel baldaŭ?

A. Mi devas; miaj negocoj vokas min al Z.

B. Ĉu vi deziras veturi per la omnibuso?

A. Ne, la stacidomo estas tute proksima. Mi preferas iri piede. Ĉu vi havas mian fakturon?

B. Jen ĝi estas.