Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. Ĉu oni hieraŭ ne mendis ĉokoladon por mi?

E. Jes, Sinjoro, sed la ĉokolado ne estas ankoraŭ preta.

A. Tiam donu al mi kafon kun lakto; alportu ankaŭ sukeron.

E. Bone, Sinjoro. (Ŝi servas lin.)

A. Ĉu vi ne havas freŝan panon anstataŭ tiuj ĉi bulketoj?

E. Ho jes, ni havas.

A. Alportu ankaŭ konfitaĵon, mi ne tre ŝatas buteron nek mielon.

E. Jen, Sinjoro.

A. (kiu finis matenmanĝi). Je kioma horo oni tagmanĝas?

E. Je la dek-dua, tute precize.

A. Dankon. (Li eliras, faras siajn negocojn kaj revenas je la dek-dua por la tagmanĝo.)

E. Ĉu vi deziras vinon, Sinjoro?

A. Certe. Alportu la vinkarton. (Rigardinte ĝin.) Donu al mi duonan botelon da Burgonja vino kaj ankaŭ unu botelon da Selters.

E. Kiel vi deziras.

A. (al sia maldekstra najbaro). Ĉu vi bonvolis, kiam vi mem havos panon, pasigi al mi la pankorbeton? Mi dankas.

B. Bonan tagon, Sinjoro. Ĉu vi bone dormis?

A. Tre bone, dankon. La lito estas komforta kaj la manĝo bonega. Mi rekomendos la hotelon al miaj amikoj kaj konatoj.

B. Mi tre ĝojas aŭdi tion.