D. Jes, unu pordo de l’ kafejo malfermiĝas apud la oficejo.
A. Mi dankas vin.
D. Ĉu la Sinjoro ankoraŭ ion deziras?
A. Momente ne.
D. Tiam adiaŭ, Sinjoro.
A. (sonoriginte du fojojn). Ĉie la sama
afero! (al la alvenanta pordisto), Ĉu oni ne
diris al vi, ke vi min veku je la sesa horo?
C. Mi ĝuste volis veni, kiam vi sonorigis. Estas nur la 6a 15. Mi pensis, ke la Sinjoro volonte dormos momenton plue.
A. Se mi devus forvojaĝi, mi maltrafus la vagonaron per via kulpo. Ĉu vi purigis miajn ŝuojn?
C. Jes, Sinjoro; mi tuj alportos ilin. (Li foriras.)
A. (vokante la ĉambristinon), Brosu rapide mian mantelon, gi estas kovrita de polvo.
D. Mi faros, Sinjoro.
A. Pretigu mian ĉambron kiel eble plej baldaŭ. Mi ricevos viziton hodiaŭ matene kaj deziras, ke oni ne trovu nefaritan liton kaj neordigitan ĉambron.
D. Laŭ via deziro, Sinjoro. La ĉambro estos aranĝata tuj post via foriro. (A. malsupreniras al la manĝoĉambro.) :
E. Bonan matenon. Per kio mi povas vin servi?