Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

D. Laŭ via deziro. Tien ĉi mi petas. (Ili alvenas al la ĉambro.) Jen la ĉambro.

A. Ĝi ŝajnas al mi iom malgranda.

D. Ĝi estas unu el la plej grandaj de l’ hotelo. La butono de l’ elektra lumo estas apud la lito, kaj tiu de la sonorilo apude.

A. Ĉu la littukoj estas puraj kaj sekaj?

D. Vi mem povas konstati tion.

A. Cimojn vi espereble ne havas?

D. Vi ŝercas, Sinjoro! La hotelo estas treege pura, kaj ni neniam havas plendojn.

A. Bonege! Plenigu la akvo-kruĉon, mi volas tuj min lavi.

D. Volonte. (Ŝi baldaŭ revenas kun poto da akvo kaj metas ĝin en la lavpelvon, samtempe ŝi alportas freŝajn tukojn.)

A. Je kioma horo estas la komuna vespermanĝo?

D. Je la sepa kaj kvarono. Oni sonorigas je la sepa.

A. Kie estas la manĝoĉambro?

D. Sur la unua etaĝo, meze de l’ koridoro.

A. Kaj la necesejo?

D. Ĉe la fino de l’ koridoro, dekstre.

A. Dankon. Diru do al la pordisto, ke li veku min morgaŭ je la sesa.

D. Jes, Sinjoro. Ĉu oni devos pretigi la matenmanĝon por la sesa kaj duono?

A. Mi ĝuste volis tion diri. Mendu ĉokoladon. Ĉu estas kafejo en la domo?