Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. Ne eble dum tiel mallonga tempo. Ni konsentas prezojn potage nur por restadoj de almenaŭ unu semajno.

A. Nu, mi akceptas viajn kondiĉojn, sed mi postulas zorgan servadon. Via hotelo estas rekomendita al mi de mia amiko Z. Mi esperas, ke vi pravigos lian rekomendon.

B. Mi estas certa, ke vi ne bedaŭros, ke vi logis ĉe mi.

A. Espereble. Ĉu mi povas tuj supreniri al mia ĉambro?

B. Oni kondukos vin tien (li sonorigas). Antaŭe bonvolu enskribi vian nomon en la libron de fremduloj.

II. En la hotelo

La samaj personoj kaj F-ino D., ĉambristino.

F-ino D. (alvenante ĉe la sonorado de l'mastro). Jen mi estas. Kion vi deziras?

B. Konduku la Sinjoron al la numero tridek kvin.

F-ino D. Ĉu la Sinjoro volas veni? Ĉu jam estas la pakaĵoj tie ĉi?

A. Mi komisiis la pordiston, depreni ilin ĉe la stacidomo kaj ilin alporti.

B. Jen ili alvenas. (Al la pordisto.) Johano, portu la pakaĵojn al la numero tridek kvin.

F-ino D. Ĉu vi preferas supreniri piede aŭ lifte?

A. Piede. Mi ne ŝatas tiujn aparatojn.