Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. Ni havas ankoraŭ du aŭ tri disponeblajn; la prezo dependas de la situacio.

A. Mi deziras loĝi ne tro alte, sed ne estas necese, ke la fenestroj rigardu al la sudo.

B. Ni havas en la dua etaĝo numeron tridek kvin kun tre bela elrigardo al la ĝardeno; la prezo estas unu spesmilo kvindek por unu nokto.

A. Iom kara. Ĉu vi ne povus lasi ĝin por unu spesmilo? Por la dua etaĝo estas multe.

B. Mi bedaŭras, niaj prezoj estas fiksaj, sed mi povas doni al vi, en la tria etaĝo, la numeron sepdek naŭ por unu spesmilo.

A. Estas al mi tro alte.

B. Ni havas lifton.

A. Mi preferas la numeron tridek kvin, por unu kaj duono,

B. Bone. Dum kiom da tagoj vi gardos la ĉambron?

A. Dum tri tagoj, se ĝi plaĉas al mi.

B. Ĉu vi manĝos en la hotelo aŭ ekstere? En tiu ĉi okazo ni devus kalkuli alpagon de 25 spesdekoj por tago.

A. Ne, mi manĝos en la hotelo, se la prezoj ne estas tro altaj.

B. Jen nia tarifo. Ni havas bonegan komunan tablon por unu spesmilo sesdek, kaj por du spesmiloj vespere, kunkalkulante duonan botelon da vino.

A. Bone. Kiom kostas la matenmanĝo?

B. Okdek spesdekojn.

A. Ĉu vi ne povus fari al mi prezon entutan por la tri tagoj?