Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Dum vojaĝo

I. Alveno

S-ro A., vojaĝanto; S-ro B., hotelmastro; S-ro C., pordisto.


C. (en la stacidomo, alparolante A,). Ĉu la Sinjoro volas loĝi en la hotelo "Krono"? Ĝi estas unuaranga hotelo, kun moderaj prezoj.

A. Ĉu tiu estas la hotelo mastrumata de S-ro B.?

C. Jes, Sinjoro, ĝi estas tiu ĉi.

A. Bone, en tiu okazo jen mia pakaĵbileto. Vi deprenu la pakaĵon kaj konduku ĝin al la hotelo plejeble baldaŭ.

C. Ĉu vi veturas per la omnibuso?

A. Ne, mi preferas piediri, se la vojo ne estas tro longa.

C. Estas apenaŭ du minutojn de ĉi tie.

A. Tiam mi piediros. Atentu zorge pri la pakaĵo. Kie estas la vojo?

C. Iru rekte antaŭen. Ĉe la Parkstrato, la kvina maldekstre, vi turnu kaj iru ĝis la hotelo, kiu havas numeron dek ok; vi tuj vidos grandan kronon super la enirejo.

A. Mi dankas pro la sciigo. (Iras al la hotelo.)

B. (en la hotel-oficejo). Estu bonvenanta, Sinjoro.

A. Bonan tagon. Ĉu vi havas ĉambron por mi, kaj je kiu prezo?