Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

germanajn ä, ö, ü, la francajn an, on, un, la anglan th ktp. Plue, la akcento falas senescepte sur la antaulastan silabon de ĉiu vorto.

B. Mi konfesas, ke tio estas tre lerta ideo, ĉar per tiuj du reguloj oni forigas la du ĉefajn malfacilaĵojn, kiujn prezentas la ĝusta elparolado de fremdaj lingvoj. Tamen, restos ankoraŭ diferencoj en la parolmaniero de Anglo, Franco aŭ Germano.

A. Jes, restas malgrandaj diferencoj, sed ili absolute ne malhelpas la interkomprenon. Mi certe pli facile komprenas Francon aŭ Anglon parolantan Esperante, ol mi komprenus ilin parolantajn germane, eĉ post longa restado en nia lando.

B. Senmoke, mi trovas, ke ĉio ĉi estas vere interesa, kaj mi eble, pro scivolo, aĉetus Esperantan lernolibron, se mi estus riĉa.

A. Vi ne bezonas esti ekstreme riĉa. Se vi oferas nur du Markojn, vi jam povas aĉeti folion, kiu enhavas la tutan gramatikon kaj sufiĉan vortliston por ĉion kompreni.

B. Se mi ne konus vin, mi kredus, ke vi mensogas. Nu, bone, mi aĉetos la folion.

A. Se vi tion faros kaj tralegos atente, mi vetas, ke vi fariĝos Esperantisto.

B. Kiu scias? Oni ne plu rajtas dubi pri io, de kiam la homo flugas kiel birdo.

A. Vi estas prava. Adiaŭ La proksiman fojon, kiam mi revidos vin, vi ankaŭ portos la verdan stelon!