Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. Bone, post unu momento mi ĉion ĉi montros al vi. Kaj por la manĝo-ĉambro?

B. Meblaro el vera kverkaĵo: unu granda, praktika ŝranko kun vitroj por la manĝilaro, unu plilongigebla der tablo, unu servotablo kaj ses seĝoj kun leda sidpeco.

A. Ni certe povos bone provizi vin. Kaj por la salono?

C. Unu kanapo, du brakseĝoj, kvar seĝoj, ĉio el lana tapiŝo-ŝtofo; unu ronda tablo, salonŝranketo kun vitropordoj kaj unu kudrotableto.

B. Por la skriboĉambro montru al mi skribtablon, libroŝrankon, tablon kaj seĝojn el la sama sortimento.

A. Volonte. Nun ni faru rondiron tra la meblejoj. Bonvolu veni. Vi espereble trovos ĉion laŭ via gusto.




Ĉe la juvelisto

S-ino A. Ĉu vi povas sendi al mi hejmen por elekto sortimenton da donacoj por edziĝontoj?

S-ro B. Kun plezuro. Tamen, estus bone, se vi povus diri al mi, kian specon da objektoj vi deziras donaci.

A. Mi ankoraŭ ne estas tute decidinta; tio dependos de la aspekto kaj prezo de la objektoj.

B. Kiom vi volas dediĉi proksimume?

A. Ĉirkaŭ kvindek spesmilojn.