Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. Por tiu prezo ni havas tre belajn juvelujojn kun arĝentaj manĝiloj.

A. Mi kredas, ke miaj amikoj jam estas abunde provizitaj je tiaj aĵoj. Ili ricevis sortimentitan manĝilaron: tranĉilojn, grandajn kaj malgrandajn kulerojn, forkojn, sup-kuleregojn, tranĉilaron ktp.

B. Ni havas skatolon kun belega servilaro por almanĝaĵoj el orita arĝento.

A. Miaj amikoj jam havas tion, kaj verŝajne ne uzos ĝin ofte.

B. Ni serĉu ion alian. Jen belega kafujo aŭ teujo samspeca el arĝentizita metalo, garantiita daŭremo; ĝi estus tre bela donaco.

A. Ili jam ricevis ambaŭ ujojn, ankaŭ sukerujon, eĉ suker-prenilon.

B. Jen pankorboj, pokaloj kaj pletoj ĉiu- specaj, biskvit-skatoloj, kiuj ne estas tre karaj kaj tamen faras belan efekton.

A. Metu flanken tiun ĉi arĝentan pleton. Ĝi estas vere bongusta. Kiom ĝi kostas?

B. Por vi mi lasos ĝin por sesdek spesmiloj.

A. Estas iom kare.

B. Nu, ni diru kvindek sep. Ĝi estas mia plej malalta prezo.

A. Sendu ĝin. Ĉu vi havas nenion alian je tiu prezo?

B. Jen stan-pladoj. Nuntempe estas stano tute laŭmoda, kaj vi vidas, ke tiuj pladoj estas tre belete faritaj. Mi lasos la paron por kvindek kvin spesmiloj ankaŭ.