Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. Sendu ilin ankaŭ por elekto.

B. Ni havas ankoraŭ belajn vazojn el Bohema kristalo muntitajn kun arĝento, ornamaĵojn por fajrejoj, statuetojn.

A.Ne, mi preferas donaci ion utilan.

B, Tiam, jen estas tre praktika oleujo por oleo, vinagro, salo kaj pipro.

A. Tio plaĉas al mi. Kioma estas la prezo?

B. Kvardek tri spesmiloj, plej malalte.

A. Sendu ĝin. Sed nun mi havas sufiĉe. — Ĉu mia ringo estas riparita?

B. Bedaŭrinde ankoraŭ ne. La ŝtono estas malfacile remetebla. Mi devis ĝin sendi al fakjuvelisto.

A. Mi havas broĉon, kies muntaĵo mallutiĝis; ĉu vi povas ĝin ripari?

B. Tre facile. — Ĉu mi povas offi al vi ion alian, Sinjorino? Ni ricevis belan sortimenton da oraj kaj arĝentaj braceletoj, ĉenoj kaj ĉenetoj, medalionoj, orelringoj je ekstreme favoraj prezoj. Profitu la okazon; la firmo, kiu ilin liveras, kontentiĝas kun tre malgranda profito, por konatigi siajn fabrikaĵojn. Pli malfrue ili plikariĝos.

A. Mi dankas; nun mi bezonas nenion... Tamen, jes. Mi promesis al mia filineto arĝentan pendojuveleton. Ĉu vi povas montri al mi tiajn?

B. Jen tuta aro por elekti.

A.Kia rava pulĉineleto!

B. Ĝi estas artikigita. Sufiĉas tiri la ĉeneton.

A. Kiom ĝi kostas?

B.Du spesmilojn kvindek.