Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. Mi prenas ĝin. Enskribu ĝin en mian fakturon.

B. Ĉu nenion alian vi bezonas?

A. Hodiaŭ ne. Kiam mi ricevos la objektojn?

B. Post unu horo, plej malfrue.




Moderna loĝejo

A. Ĉu vi fine trovis la tiel longe serĉitan loĝejon?

B. Ne tute laŭ mia gusto; mi trovis unu, kiu preskaŭ konvenas, sed mi opinias, ke la luprezo estas abomene alta.

A. En kiu kvartalo ĝi estas?

B. En la Z-strato, No. 25. Estas loĝejo kun kvar ĉambroj en la dua etaĝo.

A. Ĉu ĝi estas aranĝita kun ĉiu moderna komforto?

B. Jes. Ĉiuj ĉambroj havas elektran lumigadon, escepte de la kuirejo, kiu posedas gasinstalon.

A. Ĉu estas banĉambro?

B. Jes, ĉe la fino de l’ koridoro.

A. Ĉu la loĝejo estas bela?

B. La tapetoj estas bongustaj kaj tre modernaj, la plafonoj belete ornamitaj, kaj altaj kontraŭmuraj lignaĵoj en la ĉefaj ĉambroj donas al ili komfortan aspekton.