Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. Ho, ho! Tiam mi bone komprenas, ke la loĝejo estas kara.

B. Mi forgesis diri, ke estas akvo en la kuirejo kaj en ĉiu ĉambro aparatoj de l’ centra hejtado.

A. Sed tio estas ja ideala loĝejo, kaj kiom ĝi kostas ĉiujare?

B. La bagatelan sumon de mil kvincent spesmiloj.

A. Ĉu la centra hejtado estas enkalkulita en tiu ĉi prezo ?

B. Kompreneble!

A. Vere mi opinias, ke la prezo estas tute modera, se la ĉambroj ne estas tro malgrandaj.

B. Unu estas longa 6 metrojn kaj larĝa 5 metrojn, alia estas duon-metron pli larga. La du ceteraj ĉambroj mezuras proksimume po 20 kvadrat-metrojn.

A. Kaj vi pensas, ke tiu luprezo estas tro alta?

B. La kvartalo estas iom malcentra.

A. Sed ĝi estas kvartalo de l’estonteco. Baldaŭ oni instalos tie poŝt-oficejan filion, kaj la stacidomo ne estas malproksima.

B. Jes, sed la centro de l’ negocoj estas multe pli oriente.

A. Ĝi ŝoviĝas pli kaj pli al la okcidento.

B. Mi konfesas, ke la loĝejo plaĉus al mi, se ĝi kostus ĉirkaŭ cent kvindek spesmilojn malpli.

A. Por tiu prezo vi neniam trovos apartamenton kun la samaj avantaĝoj.