Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. Nu, mi volonte fordonus kelkajn. Mi preferus hejti mem. Krom tio la domo estas granda kaj la loĝantoj multaj, jen fonto de senfinaj malagrablaĵoj; plue ĝi estas brua, kaj tio estas netolerebla.

A. Estas efektive seriozaj malbonaĵoj, sed oni trovas la samajn en preskaŭ ĉiuj ludomoj, kaj kompare kun la grandaj avantaĝoj de la modernaj loĝejoj rilate al la malnovaj, ili ne estas konsiderindaj.

B. Tion mi ankaŭ diris al mi, kaj verŝajne mi fine luprenos la apartamenton, sed mi klopodos atingi rabaton.




Ĉe la telefono


A. kaj B., abonantoj; F-ino X., telefonistino.

A. (sonorigas).

F-ino X. Centra oficejo tie ĉi.

A. Numeron ducent kvindek sep, mi petas.

X. Okupita; mi revokos vin.

A. Diable! Tio urĝas! Donu intertempe la numeron mil cent dek tri.

X. Ĝi ankaŭ estas okupita.

A. Sendube la numero trimil ducent dek ankaŭ estas okupita!

X. Ne, Sinjoro, ĝi estas libera, ĉu vi deziras la komunikon?

A. Jes, sed rapidu, antaŭ ol oni ĝin prenos.