Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

X. Bone (ŝi interrilatigas ambaŭ abonantojn).

B. Kiu vokas?

A. Bonan tagon; estas mi.

B. Bonan tagon; kiu mi?

A. Via amiko Julio.

B. Ha! Kiel vi fartas?

A. Sufiĉe bone, mi dankas, kaj vi?

B. Ankaŭ bone. Sed kredeble vi ne vokas min por paroli pri nia sanstato?

A. Efektive. Mi... Nu, oni interrompis la komunikon (sonorigas). Fraŭlino, kial vi tranĉis la komunikon kun numero trimil ducent dek?

X. Mi petas pardonon, mi kredis, ke oni sonorigis por ĉesigi la interparolon.

A. Tute ne, Tuj revoku mian kunparolanton. — Ĉu estas vi? — Jes. — Oni interrompis nin. Jen la afero: Mia edzino aranĝas hodiaŭ grandan vespermanĝon.

B. Mi tre ĝojas.

A. Lasu min fini. Ni esperas vian ĉeeston.

B. Bedaŭrinde vi venas iom malfrue, mi jam disponis pri mia vespero.

A. Ne koleru, mi petas, ke ni ne invitis vin pli frue. La frato de mia edzino... Denove interrompitaj! Netolereble! (sonorigas). Fraŭlino, kial vi ĉesigas la komunikon ĉiumomente? Mi plendos al la administracio.

X. Tiun ĉi fojon mi klare aŭdis la signalon.

A. Via aparato estas difektita. Nun lasu nin paroli aŭ mi plendos!... Ĉu vi estas tie?