Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni denove tranĉis nian interparolon. Mi ĵus diris, ke la frato de mia edzino, via amiko R., hodiaŭ tute neatendite alvenis.

B. Ho, tiu karega amiko! Kiel li fartas de post sia reveno el Afriko?

A. Tute bone, sed ĉar li jam baldaŭ devas ree forvojaĝi, li deziras antaŭ sia foriro saluti kelkajn amikojn.

B. Kial vi ne tion diris tuj? Mi aranĝos por veni. Je kioma horo?

A. Je la sepa tridek, en ordinara vesto. Do, por li vi havas tempon, sed por ni...

B. Ne ĉagrenu, mi timis enuigi vin, vi invitas min tiel ofte.

A. Do, en ordo. Ĝis hodiaŭ vespere.

B. Ĝis la vespero kaj dankon (sonorigas).

X. Sinjoro, la numero mil cent dek tri estas nun libera.

A: Ĉu eble! Mi tion notos en la kalendaro... Du komunikoj sinsekve! Do voku la abonanton, mi petas.

(Kaj tiel plu.)




Pluva tago


S-ino A., pretiĝanta por eliri; Anna, servistino; S-ro C., vizitanto.

S-ino A. Anna, pretigu la vespermanĝon por la sepa; mi revenos de mia promenado je la sesa kaj duono.