Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Anna. Mi ne scias, ĉu la Sinjorino estas prava, eliri hodiaŭ posttagmeze. Kredeble baldaŭ pluvos.

S-ino A. (iras al la fenestro). Ho ve, kiel enuige! Fakte jam pluvas. Sur la trotuaro estas grandaj gutoj.

Anna. Mi bedaŭras por la Sinjorino.

S-ino A. Kion do mi devas fari hodiaŭ posttagmeze? — Ĉu labori? Mi ne havas komencitan brodaĵon; tio ĉi memorigas min, ke mi devas iri morgaŭ al la modistino por aĉeti modelojn, — Ĉu legi? Mi ne havas deziron. Ho, kia malagrabla pluvo! Kaj ĝuste hodiaŭ ĝi venas. (Oni sonorigas.) Se ĝi estus vizitanto! Anna, tuj rigardu, kiu venas.

Anna (post momento anoncas). Estas Sinjoro C.

S-ino A. Enkonduku lin tuj.

S-ro C. Bonan tagon, kara Sinjorino A.

S-ino A. Estu bonvenanta, kara Sinjoro; volu sidiĝi en tiun brakseĝon kaj diru, kiu favora vento vin alkondukas al mi?

S-ro C. Ĝi ne estas la vento, Sinjorino, sed la pluvo. Mi forgesis kunpreni mian pluvombrelon. La pluvo surprizis min tute proksime de tie ĉi, kaj mi estas devigata, peti ŝirmon de via gastameco. Vi certe trovos, ke mi estas senĝena.

S-ino A. Tute male, vi ne povas imagi, kian plezuron faras al mi via vizito. Malkaŝe mi diras al vi, ke mi komencis enui en soleco. La malbenita pluvo detruas ĉiujn miajn projektojn. Sed nun ni povos pasigi, amike babilante, agrablan momenton.