Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

S-ro C. Kredu al mi, ke mi estas danka al tiu kara pluvo, kiu permesas al mi ĝui, unu fojon plie, vian konversacion.

S-ino A. Tro afable!

S-ro C. Ĉu vi scias, kara Sinjorino A., ke ni devus esti tre feliĉaj, ke fine venis tiu ĉi pluvo, kiun vi malbenas?

S-ino A. Ho, ĝi estus povinta atendi unu tagon plue. Mi devis plenumi hodiaŭ posttagmeze tiom da komisioj.

S-ro C. Vi ankaŭ povos tion fari morgaŭ. Intertempe la sekeco minacis pereigi la tutan rikolton sur la kamparo.

S-ino A. Ne grave, aliaj landoj jam povus provizi nin sufiĉege.

S-ro C. Vi ne pensas pri la mizero, kiun suferus niaj kamparanoj.

S-ino A. Pardonu min, mi parolis tute senpripense.

S-ro C. Vi jam estas tute senkulpigita, kara Sinjorino, ĉiu pensas antaŭ ĉio pri sia propra bono, kaj tio estas ja tute komprenebla. Sed kiam ni nur iomete pripensas, ni komprenas, ke ankaŭ estas nia rekta profito, se la pluvo kreskigas la grenojn kaj fruktojn.

S-ino A. Vi fine igos min ami la pluvon.

S-ro C. Kial ne? Ĉu ĝi ankoraŭ ne havas tiun avantaĝon, ke ĝi igas nin pli ŝati la belan veteron kaj la sunbrilon? Ĉu ĝi ne estas sorĉistino, kies magia bastoneto redonas al la soifanta verdaĵo freŝecon kaj brilecon?