Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

S-ino A. Mi ne pensis pri ĉio ĉi.

S-ro C. Kaj kiom helpas ankoraŭ al ni la pluvo, preskaŭ sen nia scio!

S-ino A. (al la servistino, kiun ŝi vokis per sonorileto). Anna, pretigu la teon. (Al s-ro C.) Vi espereble ne rifuzos trinki tason kun mi?

S-ro C. Ne, tre volonte. Nu, vidu, mi ŝuldas al la pluvo agrablan posttagmezon en ĉarma societo, kaj krom tio ĝia akvo havigas al mi tason da bonega teo. Mi diras al la pluvo mian plej sinceran dankon!




En kunsido


A., prezidanto; B., sekretario; C.,D.,E.,F., societanoj.


A. Sinjoroj, ni estas sufiĉe multnombraj kaj decidpovaj. Mi malfermas la ĝeneralan kunsidon de la unuiĝo X. Vi ricevis presitan tagordon de la kunveno. Ĉu iu deziras ŝanĝon aŭ aldonon al ĝi?

C. Mi deziras, ke oni enmetu en la diversaĵojn diskutadon pri revizio de la statutoj.

A. Mi bedaŭras, tio estas neebla laŭ la teksto mem de la regularo.

C. Mi scias, ke, laŭ la regularo, revizio de la statutoj devas esti enskribita en la tagordon por esti valora. Pro tio mi ne postulas, ke decido okazu hodiaŭ vespere, sed ŝajnas al mi, ke estus utile, se ni povus esprimi opiniojn pri tiu temo.

A. Vi aŭdas la proponon de S-ro C. Ĉu ĝi ricevas apogon?