Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kelkaj voĉoj. Aprobita,

D. Mi petas la parolon.

A. S-ro D. havas la parolon.

D. Mi opinias, ke la postulo de S-ro C. ne estu konsiderata hodiaŭ vespere kaj ke ni devas likvidi la tagordon tian, kia ĝi estas proponita de la komitato, La propono de s-ro C. povos esti enskribata en la tagordon de la proksima kunveno. Tiel ĉiuj scios, ke tiu grava temo estos pridiskutata.

E. Mi deziras la parolon.

A. Vi havas ĝin.

E. Sinjoroj, mi tute konsentas kun la propono de S-r- C. Niaj statutoj jam de longe bezonas revizion. Ni povus kontentigi nin kun eventuala diskuto, oni elektus komision por esplori la eldiritajn ideojn. Ĝi povus raporti en la proksima kunsido, kaj tiamaniere ni ŝparus multe de tempo.

A. Ĉu iu ankoraŭ deziras la parolon pri la propono de S-ro C. rilate al hodiaŭa diskuto pri eventuala revizio de la statutoj? Se ne, ni voĉdonos. Mi petas vin, Sinjoroj, voĉdoni per jes aŭ ne. Antaŭe mi petas Sinjorojn B. kaj F, funkcii kiel voĉkalkulantoj. Kiu akceptas la proponon de S-ro C., estas petata, levi la manon. (Pluraj manoj sin levas). Kontraŭa opinio. (Pli multaj manoj sin levas). S-ro B. bonvolu diri la rezultaton de l’ voĉdono.

B. La propono de S-ro C., estas malakceptita per 63 kontraŭ 45 voĉoj.

A. Mi pensas, ke S-ro C. konsentos pri tio, ke ni metu la aferon en komencon de la tagordo de l’ proksima kunveno.