Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

oe See

C. Certe, Sinjoro prezidanto. Mi dankas pro tio.

A. Sinjoro sekretario estas petata, legi la protokolon de la lasta kunsido.

B. Legas gin; gi estas tre plena.

A. Cu iu havas rimarkigon por fari pri Ja protokolo? Se ne, Gi estos sons. tiel. Cu oni ankorat deziras la parolon? La protokolo estas konfirmita. Mi certe parolas en la nomo de Giuj, se mi dankas Sinjoron sekretarion pro lia detala protokolo. (Montroj de konsento.) Kaj nun ni transiras al la dua punkto de nia tagordo, nome... (La kunsido datras; ée la fino:) Sin- joroj, niaj hodiatiaj aferoj estas nun likviditaj. Kiu deziras la parolon pri diversajoj? ... Neniu. La kunsido estas fermita.




Por fumantoj


S-ro A., fumanto; S-ro B., nefumanto.

A. Ĝoju, kara amiko! Vi triumfas: mi ĉesigas la fumadon.

B. Kial do mi triumfu? Al vi plaĉis fumi, al mi ne. Ni estas liberaj, agi ĉiu laŭ sia gusto.

A. Kiom da fojoj vi diris al mi, ke la trofumado estas malsaniga!

B. Certe, kaj tion mi ripetas.

A. Mi mem faris tiun maldolĉan eksperimenton.