Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. Nu, ĉu vi estas malsana?

A. Eĉ grave, mi timas. Mi sentas stomak- dolorojn, kapturnojn kaj diversajn simptomojn, kiuj ne lasis dubon al la kuracisto; li sekve malpermesis al mi la uzadon de l’ tabako.

B. Mi sincere kompatas vin, mia kara, — ne tiom pro via malsano, kiu estas espereble kuracebla, — sed pro la senigado, pri kiu vi suferos. Vi bezonos multe da volforto por forlasi kutimon, kiun vi tiel ŝatis.

A. Tion mi ankaŭ diris al la kuracisto. En mia aĝo ne estas facile, forlasi cigaron, cigaredon aŭ bonan pipon; la kutimo tro fortike enradikiĝis.

B. Jes, kaj la tento estas forta.

A. Mi tre timas, ke post kelkaj tagoj da rezisteco mi denove cedos al ĝi.

B. Mi diros al vi rimedon por fumi sendanĝere.

A. Estas ĉiam la nefumantoj, kiuj konas la plej bonajn artifikojn. Nu, diru al mi vian sekreton.

B. La tuta malbono devenas de la nikotino. Fumu sennikotinajn cigaredojn.

A. Ĉu do ekzistas tiaj en la komerco?

B. Vi mem povas ilin fari.

A. Kiel do?

- Tre facile. Vi scias, ke nikotino estas solvebla en akvo.

A. Jes, tion mi scias.

B. Metu vian tabakon en akvon. Tiu ĉi farigas flava, kaj jen pruvo, ke la nikotino grandaparte eliris.