Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. Tiam ĝi ne plu utilas.

B. Ĉu ĝi multe utilas, kiam ĝi malaperas en fumo? Kompense la tiel ricevita akvo povas esti uzata por la detruo de parazitaj insektoj.

A. Do la nikotino utilas por io.

B. Jes, kiam oni ne uzas ĝin por sin detrui mem. Kiam la tabako estas tute lavita, oni elmetas ĝin sur paperfolion kaj lasas ĝin sekigi malrapide. La artifiko estas farita!

A. Tio estas efektive tre simpla; pri tio mi ankoraŭ ne pensis.

B. La scienculoj certigas, ke la procedo estas efika.

A. Mi parolos kun mia kuracisto pri tio.

B. Mi kredas, ke li permesos al vi, fumi tian tabakon, Mi havas multajn amikojn, kiuj tre ŝatas ĝin.

A. Dankon pro la instruo. Sed estas strange, ke vi, abstinenculo de tabako, donas konsilojn al fumanto, por ke li povu kontentigi sian pasion.

B. Kial ne? Mi preferas vidi miajn amikojn feliĉaj ol malfeliĉaj. Fumanto senigita de siaj bluaj fumnubetoj estas tiel malfeliĉa!

A. Sed, ĉu via lavita tabako ne estas tute sengusta? Ĝi devas esti io kvazaŭ senalkohola vino.

B. Prave, sed restas la iluzio, kaj ĉe la fumado iluzio ludas grandan rolon, eble pli grandan ol en iu alia afero.