Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

a hee

Pri la karaktero


A., malforta karaktero; B., energia, decidema viro.

A. Ho ve, kara Sinjoro, mi estas tre malfelica!

B. Kio denove okazis al vi?

A. Imagu! Mia edzino ree estas malsana.

B. Ĉu grave?

A. Mi ne scias. Ŝi havas kapturnon, estas revema, sentas sin laca kaj estas apenaŭ kapabla, prizorgi la mastrumadon.

B. Flegu ŝin, donu al ŝi fortikigajn kuracilojn, kaj precipe ŝi devas ofte promeni en libera aero.

A. Oni vidas, ke vi konas ŝin tre malbone. Ŝi fariĝas iam pli hipokondra, abomenas troviĝi en societo kaj nevolonte eliras el la domo. Kaj tio daŭras jam de pluraj monatoj.

B. Ĝuste tie kuŝas la danĝero; se vi ne kontraŭagas, via edzino fariĝos neŭrastenia.

A. Vi igas min tremegi.

B. Nu, vi ĉion trograndigas. Estu do iom pli vireca, mia kara.

A. Al vi estas facile paroli. Sed kiam oni estas senĉese persekutata de la malfeliĉo, oni perdas la kuraĝon.

B. Oni ne devas lasi sin venki de la malfeliĉo, kuraĝa viro leviĝas super ĝin.

A. Kiel vi parolas! Videble la malfeliĉo neniam atingis vin.