Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. En tio vi tute eraras. Dum mia vivo mi travivis terurajn krizojn, mi elportis kuraĝe la batalon kaj eliris el ĝi pli forta.

A. Mi admiras kaj envias vin. Mi ne havus tian forton.

B. Tamen, tre facile estas. Sufiĉas voli.

A. Sed ĝuste tio estas plej malfacila, akiri volkapablon.

B. Grava eraro. Mi mem dum mia infaneco estis timema, hezitema; sed mi kontraŭbatalis tiun malbonan karakterecon. Iun tagon mi diris al mi: "Viro senkaraktera ne estas viro kaj atingas nenion. En iu cirkonstanco mi estu forta, kaj de tio rezultos nur bono por mi." Kaj efektive mi ĉiam spertis, ke tio estas vera.

A. Ĉu neniam okazis, ke vi vojeraris?

B. Jes, kelkafoje, sed mi ankaŭ malkaŝe ekkonis mian eraron, kaj neniam mi pentis pri ĝi.

A. Vidu, mi sentas, ke por mi tio estas neebla; tro malfrue! Oni ne povas ŝanĝi sian naturon.

B. Vi tute eraras, mia amiko. Fatalismo estas unu el la plej danĝeraj teorioj elpensitaj de homo. Sed ĝi estas ja nur teorio.

A. Vi devos rekoni, ke kelkaj homoj naskiĝas senenergiaj, dum aliaj estas laŭnature vivecaj.

B. Jes, vere, heredeco ekzistas. Sed edukado povas plibonigi la malegalecojn de l’ naskiĝo. Firma deziro de korektiĝo povas, kun persisteco, fariĝi volo kaj ago.

A. Mi sentas, ke mi ne havus la kuraĝon. Bagatelo neniigas mian volon.