Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. Provu. Ĉe tio ĉi, kiel en aliaj aferoj, nur la komenco estas malfacila.

A. Facile vi parolas pri tio. Kiam ĉio ligas sin kontraŭ unu homo, neeble estas kontraŭstari.

B. Jes, kiam oni ne kuraĝas rigardi la malfeliĉon rekte en la vizaĝon. Danĝero estas malpli eranda, kiam oni ne timas ataki ĝin.

A. Ha jes... oni devas kuraĝi ataki ĝin.

B. Nu, kiam via kurteno brulas, ĉu vi lasas la fajron atingi la lignaĵon kaj ekflamigi la tutan domon kaj poste diras: "Vidu, mia domo brulas, neeble estas al mi, estingi la fajron?"

A. Komparo ne estas racio; tio tute ne rilatas al nia konversacio.

B. Kontraŭe, tio tre proksime rilatas. Plej ofte oni estus povinta eviti grandan malfeliĉon moralan aŭ fizikan, se oni estus evitinta la malgrandan kaŭzon, kiu ĝin okazigis.

A. Mi vidas, ke vi estas prava. Mi klopodos reagi super la karaktero de mia edzino.

B. Kaj ankaŭ super la via. Ĉar firma volo imponas al alia malpli firma.

A. Ha, se mi nur havus duonon de via volo!

B. Nu, komencu kun kvarono, kaj vi baldaŭ havos ĝin tute. Memoru, ke sendecida viro estas elmetita al ĉiuj influoj kaj ke firma, sendependa volo estas unua kondiĉo de morala valoro.

A. Mi profitos de viaj paroloj.

B. Kaj meditu pri la praveco de tiu ĉi tiel vera penso: "La plej malbona karaktereco estas la senkaraktereco."