Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Patriotismo kaj ŝovinismo


A. Ĉu ankaŭ vi, kara amiko, ne trovas, ke la ideo pri patrujo estas malnoviĝinta?

B. Kial do? Ĉar kelkaj primokas ĝin? La amo al patrujo ekzistas de eterneco; Ĉu ĝi ne instigis grandiozajn farojn, kiuj inspiras admiron kaj entuziasmon?

A. Tro ofte tiuj agoj estis pagataj per sangelversoj. Por kiu celo? Por novaj konkuroj! Bela progreso! La herooj de l’ scienco, jen la solaj laŭdindaj.

B. Mi konsentas, ke estas en la historio de la popoloj abomenaj paĝoj, ŝuldataj al falsa patriotismo. Sed diru, mi petas, en kiu stato estus la homaro sen tiu potenca instigilo de l’ konkuro inter nacioj pro la supereco?

A. En antaŭaj tempoj eble estis utila, eĉ bona, tia divido inter popoloj. Hodiaŭ la vaporo kaj elektro neniigis la landlimojn. Ciuj homoj nun estas fratoj.

B. Ĉu la amo al patrujo devige faras el ili malamikojn? jen grandega eraro, en kiun multaj falas sensuspekte. Patrujo kaj homaro estas du konceptoj, kiuj ne malkonsentas inter si. Ili kompletigas sin reciproke.

A. Tamen ekzistas homoj, por kiuj la koncepto pri patrujo estas la sole vera, akceptebla kaj admirinda, kaj kiuj la tutan tagon predikas pri malamo al fremdlando.