Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. Ili estas malpravaj, tute same kiel tiuj, kiuj malkonfesas la patrujon pro amo al internacieco. Al ambaŭ simple mankas unu sento.

A. Vi do kondamnas la ŝovinismon?

B. Mi ĝin abomenas. Cetere ĝi estas nur malsaneca aperaĵo, kaj mi demandas min, kial oni ĝin ĉiam emas konfuzi kun patriotismo, ĉar fakte ĝi estas nur malbela, malnobla karikaturo de patriotismo.

A. Sed la ŝovinistoj ĉiam havas en la buŝo la nomon de patrujo por prediki pri malamo al eksterlando.

B. Ĉu vi ne vidas, ke ankaŭ ofte delirantaj cerboj uzas la belan nomon "humaneco" por dissemi ideojn de malpaco, malkonsento, disiĝo inter homoj?

A. Unu eksceso elvokas alian.

B. Ĝis certa grado mi konsentas. Sed ĉu la morala beleco de la religio estas malpli alta, ĉar kelkaj kovris siajn hontindajn agojn per ĝia mantelo? Ne, ĉu ne vere?

A. Kompreneble, oni ne povas kulpigi la patrujon pri ĉiuj krimoj faritaj en ĝia nomo. Sed tiaj estis kaj estas ankoraŭ nun farataj. Oni forigu la kaŭzon, kaj ĝia malbona efiko samtempe malaperos.

B. Ĉu vi tion vere kredas? Erarega opinio! La feliĉo de l’ homaro dependas nur de la feliĉo de la nacioj. Ĉu oni neniigis la familiojn pro la patrujo? Kaj se Ĉiuj familioj estus feliĉaj, ĉu la patrujo ne estus ankoraŭ pli feliĉa?

A. Pardonu, la familio estas fakto, dum la patrujo estas nur abstraktaĵo.