Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. Ĉu la ideo pri homaro ne ankaŭ estas abstraktaĵo?

A. Jes, sed pli alta kaj nobla, ĝi forigas la malamon inter popoloj.

B. Por anstataŭ gin en multaj okazoj per malamo inter socialaj klasoj. Ambaŭ malamoj estas egale abomenaj.

A. Sed kiel oni povus ilin detrui?

B. Nek vi, nek mi povas solvi tiun ĉi grandan problemon, pro kiu tiom da pensuloj rompas sian kapon. La ideo pri patrujo povas naski noblajn agojn, tion vi do ne neas?

A. Tute ne, mi eĉ konfesas ĝin tre volonte.

B. Bone, en la nomo de tiu ĉi ideo ni do kunlaboru por la bono de la nacioj. Ni forpelu la ŝovinismon, kaj ĉiu patrujo estos egale enviinda.

A. Tiam la patrujoj mem malaperos!

B. Tion mi ne kredas; sed la popoloj vivos pace. Atendante, ni ĉiam estu pretaj, defendi la terparton, kie ni vivas kun niaj familioj. Oni malbone konas la verajn intencojn de la najbaroj, kaj la homaro ne estas ankoraŭ perfekta. Ni estu singardemaj, atendante pli feliĉajn tempojn.