Paĝo:Bricard - Matematika Terminaro, 1905.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni formas tabelon de primoj, uzante la Eratostenan kribrilon.

Entjeroj, kies plej granda komuna divizoro (P. g. k. d.) estas , estas interprimumaj. Se el kelkaj entjeroj, du ajnaj estas interprimumaj, oni diras ke la entjeroj estas primumaj, unu je ĉiu el ceteraj (aŭ, pli mallonge, duope interprimumaj).

Supera Teorio de Nombroj[1]. — Kongruaĵo estas rilato inter entjeroj: (mod. ). Elparolu: estas kongrua je , laŭ modulo .

Analizo diofanta[2] koncernas solvon de ekvacioj, per entjeroj aŭ racionaloj. Analizon diofantan unuagradan oni ankaŭ nomas: partigo de nombroj.

Se divido per de la nombroj liveras restojn malsamajn, estas radiko primitiva de . En tiu kazo, se , (mod. ), estas la indico de .

Divido per de la entjeroj -potencigitaj liveras restojn -umajn (por , restojn kvadratumajn, kubumajn, bikvadratumajn). Pri tiaj restoj, ekzistas reciprokecaj teoremoj (aŭ leĝoj).

Teorio de formoj aritmetikaj enkondukas konceptojn de ekvivaleco, reduko, klasoj k. t. p. La terminaro jam estas preskaŭ internacia.

Ĉenfracioj. — (E.)

  1. En tiu paragrafo, oni uzas esprimojn, kies klarigo troviĝas malsupre en Algebro.
  2. El la nomo de la greka Matematikisto, Diofanto.