Se (a, b, c, entjeroj), a estas oblo de b kaj de c; b kaj c estas onoj de a.
La produton oni nomas faktorialo de n.
Potencigo kaj Radikigo. — estas potenco de a; m estas esponanto (aŭ potenciganto). Potencojn duan, trian, kvaran, oni ankaŭ nomas kvadrato, kubo, bikvadrato.
La radikalo estas radiko de a (radiko kvadrata, kuba, bikvadrata, se ); estas radikilo (aŭ radika signo).
Operacioj mallongigaj kaj proksimumigaj. — Neracionalo havas valoron ekzaktan, kaj valorojn proksimumajn. Oni proksimumigas neracionalon laŭ ekarto[1], ĉu troa, ĉu manka, tiel malgranda kiel dezirate. La ekarto estas ĉu rilata, ĉu absoluta.
Progresioj. — La sekvaĵo estas aritmetika progresio, kies racio estas d.
La sekvaĵo estas geometria progresio, kies racio estas r.
Elementa Teorio de Nombroj. — Entjero estas ĉu prima, ĉu komponita[2].
Komponito havas divizorojn. Ĝi estas, unike, malkomponebla
en primojn.