Paĝo:Bricard - Matematika Terminaro, 1905.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estos elparolata: trilionoj, bilionoj, milionoj, .

En nombro neentjera, -ume skribita, oni distingas la parton entjeran, kaj la parton partuman (aŭ mantison; aŭ parton decimalan, en sistemo dekuma), kiujn disigas la komo. Ĉiu cifero de la partumo estas postfiguro (aŭ decimalo, en sistemo dekuma).

Decimalfracio, ĉu finita, ĉu simple perioda, ĉu malsimple perioda, egalas sian fracion naskantan.

Operacioj. — Oni adicias nombron al alia, subtrahas nombron de alia, multiplikas, dividas nombron per alia[1].

Se , , estas sumeroj; estas pliigata de ; estas sumo.

Se , estas malpliigata de ; povas esti nomata ĉu diferenco, ĉu manko, ĉu troo, laŭ la vidpunkto.

Se , , estas faktoroj; estas produto.

Se , estas dividato; , dividanto; , kvociento; , resto.

Multiplikon per entjero, dividon ekzaktan per entjero, oni ankaŭ nomas obligon, onigon.

(E.) Kiam oni produtigas nombrojn, oni povas anstataŭi kelkajn el ili per ilia produta kalkulita. Oni povas

interŝanĝi kelkajn faktorojn.

  1. Aldoni, depreni, multigi, partigi estas vortoj malprecizaj de la komuna lingvo (kompreneble, ankaŭ uzindaj en la matematika stilo). Oni ekzemple diros: se de determinanto -orda, oni deprenas unu horizontalan kaj unu vertikalan liniojn, oni ricevas determinanton -ordan; du punktoj de segmento ĝin partigas en tri segmentojn, k. t. p.