Paĝo:Bricard - Matematika Terminaro, 1905.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pro tio, mi esperas ke la jena verketo ŝajnos utila, kaj estos bone akceptata de la esperantista sciencularo.

Terminaro matematika estis komencata, de pli ol unu jaro, en la franca revuo Nouvelles Annales de Mathématiques [1]. Malsano, bedaŭrinde, malpermesis al la kompetenta Aŭtoro, Sº H. Hoffbauer, daŭrigi sian verkon [2]. Mi do ĝin refaris, profitante notojn afable komunikitajn al mi de mia antaŭulo, sed alpreninte planon tre diferencan je lia. La terminaro, komencita en Nouvelles Annales, estis kvinlingva (esp. — fr. — it. — germ. — angl.). Ŝajnis al mi ke traduko de vortoj, el kiuj la plejmulto estas senpere komprenebla, senutile plilongigos la libron, kaj mi decidis redakti ĝin tute esperante. Aliparole, mi skribis malgrandan krestomation matematikan, enkondukantan vortojn per frazoj, kiuj ilin difinas aŭ donas ekzemplon de ilia uzo, kiam difino ŝajnis neutila. Krom sia taŭgeco por mallongigo, tia metodo ebligas doni multajn ekzemplojn de redakto matematika

Mia celo neniel estas altrudi la vortojn elektitajn de mi : mi ilin nur proponas. Eble, malgraŭ mia zorgo, malpravaĵoj ekzistas, esprimoj estas anstataŭindaj per pli raciaj. Tion mi senĉagrene akceptos. Mi nur petas ke la estontaj aŭtoroj, nekonsentaj kun mi pri iu vorto, bonvolu klarigi la kaŭzon de sia nekonsento. Mi tion

petas, ne pro malhumileco, sed ĉar mi pensas ke kunigo

  1. Vidu la Aldonojn al la numeroj septembra 1903 ĝis marta 1904.
  2. Antaŭe, Sº Ceretti (Periodico di Matematica, en Livorno, numero maja-junia de 1903), en interesa artikolo titolita : Matematica ed Esperanto, skizis matematikan terminaron. Mi ankaŭ profitis diversajn artikolojn presitajn en Internacia Scienca Revuo.