Paĝo:Bricard - Matematika Terminaro, 1905.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉu mi, celante mezon inter logikeco kaj respekto de internacieco, ne malprave oferis unu al alia [1].

Oni trovos, ĉe l’fino de tiu ĉi verketo, mallongajn redaktaĵojn pri temoj, ĉu tre konitaj, ĉu facilaj.

Rimarko. — Tiu ĉi verko enhavas tre grandan nombron da novaj

vortoj teĥnikaj. Ĉar la verko mem estas tre bona kaj utila, tial mi plezure donis al ĝi mian aprobon. Sed ne estante kompetenta matematikisto, mi ne povas juĝi, ĉu ĉiuj tie ĉi donitaj novaj vortoj teĥnikaj estas efektive necesaj aŭ ĉu grandan parton da ili estus utile formi el vortoj jam ekzistantaj en la komuna vortaro. Tiun ĉi demandon la plej bone povos respondi la esperantistoj-matematikistoj.

L. Zamenhof.
  1. Kiel mi diris, eble ekzistas malpravaĵoj. Mi petas ke oni bonvolu sendi al mi kritikojn pri ili, kaj ke oni ankaŭ montru konstatitajn forgesaĵojn. Mia adreso estas: 295, boulevard Raspail, Paris, 14me (France).