Paĝo:Briquet - Esperanta teknika medicina vortaro, 1932.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

35 Adonid-o, genro de venenaj ranunkolacoj (VAR. : printempa, aŭtuna, k.t.p.) —ino, ĝia alkaloido.

36 Adrenalino aŭ surrenino, substanco eltirita el surrenaj glandoj.

37 Adstring-a (L. Astringens); —eco.

38 Adukt-o, alkonduko (L. Adductio); —i; longa, maUonga, granda —oroj (aŭ —antaj muskoloj) de la femuro.

39 Adulteracio, aldono al medikamento de senaga aŭ malbonkvalita substanco, falsado.

40 Adventic-a (L. Adventitius), —a tuniko.

41 Aer-o; mallibera, enfermita —o; —a; —aj vojoj (G. Luftwege); —umi; —umo, ventolado (F. Aération, G. Auslüftung); —oforma. BAKT. :obia, vivkapabla en —o; anobia, nevivkapabla en ĝi. PAT.: —emio, difektoj kaŭzitaj kiam laboristo trorapide eliras el densigita aero; —hemoktonio, morto per —o en sango; —ofagio, —englutado; —ofobio; —omanka; —pleŭro aŭ pneŭmotorako. TER. : —oterapio, terapio per densigita (per premo) aŭ maldensigita aero; —pleŭroterapio aŭ kolapsoterapio, terapio per artefarita pneŭmotorako.

42 Afazi-o, foriĝo de la parolkapablo, sen paralizo de la lingvaj muskoloj; —ulo. VAR. —o kortika (L. Corticeus), mova (F. Logoplégie), optika, senta (F. Sensorielle).

43 Afekcio, malsano, malordo.