Paĝo:Briquet - Esperanta teknika medicina vortaro, 1932.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

post—o (G. Nachgeburt); —ologio aŭ tokologio.

114 Akuta, akra, nelongedaŭra, rapidiranta.

115 Akv-o (L. Aqua); —a; —eca; —a poŝo ĉe nasko; —oplena; —eco; —ecemo (L. ); —aldoni (F. Couper d’eau); sena; senigo, koncentrigo; seniĝo (F. Déshydratation). ANAT.: —odukto aŭ —okonduk(il)o de la cerbo (F. Aqueduc de Sylvius), de la vestiblo (G. Wasserleitung des Vorhofes) TER.: Gudra —o; kalka —o; kloroforma —o; sedativa —o; —punkturo, akvopikado (L. Aquapunctura).

116 Alalio, parolnekapablo.

117 Alantoido, feta organo nedaŭra (L. Allantois.

118 Alarma regiono, interna parto de la superdorna kavaĵo de la skapolo, kie oni aŭdas ofte la unuajn simptomojn de la pulma tuberkulozo.

119 Alastrimo, varioloforma erupcia febro ĉe neblank-rasuloj observata en Ameriko.

120 Albin-o, homo denaske senpigmenta ĉe haŭto, haroj kaj irisoj; —eco aŭ —ismo.

121 Albug-o, blanka makulo de la korneo; —a aŭ —inea membrano.

122 Albumin-o; —urio; —imetro, —mezurilo; —oido; —oida (G. Eiwessförmig); paro; —oreago.

123 Albumoz-o, propeptono, substanco inter albuminoido kaj peptono; —urio.

124 Aldehid-o; benzo; paro, (C4 H4 O2); por