Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/183

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unua Ĉapitro

Malgranda vilaĝeto — Fraŭlino, kiu ankoraŭ neniam parolis, sendube io stranga ĉe la ina sekso — Spicisto Pentman — Dometo, kiu nokte kaj tage restas neŝlosita — La stranga kesteto kaj kion ĝi enhavas — Kiel pensas mutulino — Kion ŝi faras, post kiam ŝi trovis "trezoron".

Kiu neniam vizitis la vilaĝeton Brej, geografie apartenantan al la vilaĝo Warfum en la norda parto de la holanda provinco Groningen, tiu tute ne povas imagi, kiel pentrinde bela estas tiu domareto.

Ĝi kuŝas ĉe la makadama vojo, kondukanta de la vilaĝo Baflo al Warfum, kaj konsistas el nur dudeko da dometoj, unu lernejo kaj bela malgranda preĝejo kun pinta tureto.

Laŭlonge de tiu vojo, kiu iras tra la domareto, sin trovas mallarĝaj longfoestoj, super kiuj estas ĵetitaj tabuloj, utilantaj kiel pontetoj. Irante de la vojo trans la tabulojn, oni atingas la dometojn, kiuj staras apartigitaj unu de alia, kaj ĉiun dometon ĉirkaŭas legomĝardeneto kun pinarboj.

En tiuj dometoj loĝas kamparanoj laborantaj ĉe la riĉaj farmistoj, kies farmejoj kuŝas tre malproksime de la vojo, tiel malproksime, ke oni ne vidas ilin pro la altaj arboj, kiuj ilin tute ĉirkaŭas.

Sablaj flankvojetoj, ankaŭ borderitaj de mallarĝaj lonĝfosetoj, kondukas al tiuj farmejoj, kaj nur tie kaj tie ĉi staras izolita dometo, kvazaŭ ĵetita tien laŭhazarde de kaprica giganto, kiu per tio volis interrompi la unu-