Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tonecon de la riĉaj kampoj, kie kreskas aveno, sekalo, hordeo, pizoj, terpomoj kaj aliaj kreskaĵoj, kiuj povas prosperi nur en grasa fruktodona tero, kian oni vidas en la nordo de Groningen.

En unu el tiuj malmultaj izolitaj dometoj, proksime de bela kaj riĉa farmejo, loĝas Rika, la "mutulino".

Ordinare oni nomas ŝin per la lasta nomo, ĉar en la apudaj vilaĝoj, kien ŝi kelkfoje iras por fari komisiojn aŭ por viziti la gefratojn, estas multaj knabinoj kaj fraŭlinoj nomataj Rika, sed neniu el ili estas surdmuta, kiel ŝi.

Ofte la vilaĝanoj demandis unu la alian, kial la "mutulino" en sia juneco ne iris urbon por vizitadi tie la lernejon de la surdmutuloj, kaj la respondo estis ĉiam la sama: La gepatroj de Rika estis tro malriĉaj kaj bezonadis ŝin pro la junaj gefratoj; krom tio, la vilaĝa estraro, konsistanta el obeema cedema vilaĝestro kaj farmistoj, opiniis, ke tio estas tute superflua. Simpla servistino, tiel ili opiniis, ne bezonas lerni la skribarton, se tio kostas tiom da mono; sen tiu arto ŝi ja perlaboras sufiĉe por vivi, kaj la kaso de la vilaĝo bezonas tro multe por riparado de makadamaj vojoj, por pagi la salajron de la instruistoj, de la policano, de la tombisto kaj cetere. Rika sekve ne vizitadis la Instituton de la surdmutuloj kaj restadis hejme ĉe siaj gepatroj kaj gefratoj.

Rika estas tridekjara fraŭlino. Ŝiaj gepatroj, kiuj ne vivas plu, havis multajn infanojn kaj laboradis sur la kamparo de la mateno ĝis la vespero, kaj ĉar ŝi estis la plej aĝa el la infanoj, ŝi devis gardadi kaj flegadi siajn gefratojn. Tion ŝi faras kun plezuro, ĉar ŝi estas bonkora kaj tre amas infanojn. Unue mortis la patrino, kaj kiam kelkajn jarojn poste ŝi perdis la patron, la gefratoj jam servadis kiel servistoj kaj servistinoj ĉe