Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dua Ĉapitro

La skuno — Matenmanĝo kun preĝado — Mi serĉkolektas ovojn — Revado pri Vendredo la sovaĝulo — La nudulo — Mi ektimas kaj forkuras — Fremdulo en mia domo — Kuiru viajn pizojn! — Kiel Johano estis eksigita kiel aktoro — Pri mia nomo — Ĉu miaj gepatroj vere estas miaj gepatroj? — Mi montras la Insulon al nia gasto.

La sekvantan matenon mi vekiĝis jam frue. Sim ankoraŭ dormis sur mia brako kaj faris mienojn, kvazaŭ ĝi jam neniam volus ellitiĝi. Sed post kiam mi sidiĝis, Jafet vekiĝis, rektiĝis kaj saltis el la lito, kaj Sim sekvis ĝian ekzemplon, baldaŭ poste mi staris sur la planko antaŭ mia dormŝranko kaj tuj supreniris la ŝtuparon por ekrigardi eksteren, ĉar mi volis serĉkolekti ovojn, se la vetero tion ebligus al mi. La vetero estis belega. La suno leviĝanta antaŭ du aŭ tri horoj, staris kiel ora disko super la digo kaj ĵetis brilantajn radiojn antaŭ sin sur la akvon. Estis belega vidaĵo. Tute kiel ordinare la mevoj ŝvebis super la maro por kapti nutraĵon kaj tute ne antaŭsentis, ke mi baldaŭ venos por forpreni la grandajn blue makulitajn ovojn en la dunoj. Tre malproksime mi ekvidis aperantan skunon. Ĝi venis, kiel mi kredis, el la profunda abismo, kaj grave alproksimiĝis al nia Insulo. Laŭ la vento ĝi devis luvadi kaj tion ĝi faris kun veloj sur ambaŭ mastoj. Ho! mi deziris esti sur ĝi, sed tio estis neebla. Oni faros min maristo post multaj jaroj, sed antaŭe mi devos multe lerni, kaj ĝis nun mi lernis nenion, ĉar neniu estis sur la Insulo por